Inaŭguriĝis 77a Ĝenerala Asembleo de UN
Henggang Publikigita: 2022-09-14 17:20:08

La 77a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) malfermiĝis marde en la ĉefstabejo de UN en Novjorko.

Estas la unua fojo post la eksplodo de KOVIM-19, ke la Ĝenerala Asembleo revenis al plene eksterreta sesio.

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN diris en malferma parolado, ke la mondo estas en risko kaj luktas por antaŭenigi pacon, homrajtojn kaj daŭripovon. Minacoj kaj defioj, kiaj konflikto, klimata ŝanĝiĝo, malriĉeco, malegaleco, malsato, dissplitiĝo kaj malfido, postulis,ke ni daŭre tenu unuecon.

Guterres laŭdis prezidanton de la 77a Ĝenerala Asembleo Csaba Korosi, ĉar li volas alporti sian filozofion de "solvoj per solidareco, daŭrigeblaj ideoj kaj scienco" al la laboro de la Ĝenerala Asembleo.

Korosi diris, ke inkluziva, kunligita kaj efika multflankeco devas esti revigligita por trakti la plej urĝajn defiojn de la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree