Ĝenerala vicsekretario: ŜKO ne povas fariĝi milita alianco kiel NATO
Yu Publikigita: 2022-09-14 17:30:10

La 22a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) okazos la 15an kaj la 16an de septembro en la uzbeka urbo Samarkando. Grigory Logvinov, ĝenerala vicsekretario de la organizo, diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj, ke estas neniu faktoro fari la organizon milita alianco kiel la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO).

Logvinov diris, ke la ŜKO estas unika internacia organizo, kaj ĝiaj membroŝtatoj diferencas laŭ teritoria areo, loĝantaro, politika sistemo, ekonomia situacio kaj teknika forto. Iuj okcidentaj akademiuloj eĉ antaŭdiris, ke la ŜKO eble ne povas ekzisti stabile kaj longdaŭre, sed malsame ol iliaj antaŭdiroj, la ŜKO ĉiam pli vastigis sian influon. Li emfazis, ke la origina intenco de la ŜKO estis reciproka konfido, reciproka profito, egaleco, konsiliĝo, respekto al diversaj civilizacioj kaj komuna disvolviĝo, kaj tio estas nomata la "Ŝanhaja Spirito". En la pasintaj 21 jaroj de post la fondiĝo de la ŜKO, la "Ŝanhaja Spirito" ĉiam ludis sian rolon. La organizo solvis problemojn per konsento atingita post konsiliĝo. Neniu lando trudis sian propran starpunkton kaj opiniojn al alia lando, kio certigis la politikan unuecon de la ŜKO, kaj pro tio la organizo fariĝis altira centro por regionaj landoj. Nun, la "Ŝanhaja Spirito" fariĝis kutime uzata propra nomo en la mondo.

Parolante pri la rolo de la ŜKO en certigo de regiona sekureco, Logvinov diris, ke sekureco ĉiam estas la ĉefa direkto de la laboro de la ŜKO. Fakte, la ŜKO estis fondita origine pro la afgana demando, por trakti minacojn de Afganio. De post sia fondiĝo antaŭ 21 jaroj, la organizo faris fruktodonajn laborojn en batalo kontraŭ terorismo. La mondo alfrontas pli da defioj kaj minacoj. Ankaŭ la membroŝtatoj de la ŜKO proponis novajn solvojn por trakti netradiciajn sekurecminacojn. Koncerne la demandon, ĉu la ŜKO fariĝos milita alianco simila al NATO, Logvinov akcentis, ke tio ne okazos. Li diris, ke en la Ĉarto de la ŜKO aŭ diversaj juraj dokumentoj de la ŜKO, fakte ne ekzistas faktoro, kiu povas fari organizon milita alianco. Iuj grandskalaj militaj ekzercadoj estis okazigitaj por la celo bati terorismon. Neniu milita ekzercado kadre de la ŜKO montris armean agresemon. "Laŭ mi, la rolo de la ŜKO estas por krei pli bonan estontecon de la homaro."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree