Xi atingis Kazaĥion por ŝtata vizito
Yu Publikigita: 2022-09-14 19:41:59

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Nur-Sultanon merkrede por ŝtata vizito al Kazaĥio.

Xi foriris de Pekino merkrede matene por ĉeesti la 22an kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj fari ŝtatajn vizitojn al Kazaĥio kaj Uzbekio laŭ invito de kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev kaj uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev.

Kiam la ĉina prezidanto merkrede posttagmeze atingis la Internacian Flughavenon Nursultan Nazarbayev, li estis varme bonvenigita de Tokayev, kaj grupo da altrangaj oficialuloj inkluzive de kazaĥa vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Mukhtar Tileuberdi kaj nur-sultana urbestro Altai Kulginov.