Amaskomunikiloj: Usona “Hind-Pacifika Ekonomia Framo” estas nur “senvalora ĉeko”
Lucia Publikigita: 2022-09-14 20:56:04

Karaj amikoj, en la lasta videaĵo, ni menciis, ke Mireya Solís opinias, ke tiuj aziaj landoj estas maltrankvilaj pri tio, ke la “Hind-Pacifika Ekonomia Framo” haltus duonvoje en iliaj propraj landoj, ĉar la aliĝo ne signifas akiri oportunon por ilia eksportado al la usona merkato. 

Sen entuziasmo kaj partopreno de aziaj landoj kun emerĝintaj merkatoj okaze de la komenco de la framo, la registaro de Biden malfacile povas antaŭenigi ambician ekonomian strategion en la regiono.

La artikolo montras ankaŭ, ke Solís diris, ke rilataj landoj de la hind-pacifika regiono maltrankvilas ankaŭ pri la kontinueco de usona politiko en estonteco. “Hind-Pacifika Ekonomia Framo” estas ne privata posedaĵo de iu registaro. Tamen la registaro de Biden intencis progresigi “Hind-Pacifikan Ekonomian Framon” per administra interkonsento sen aprobo de la usona Kongreso. Se nur estus administra aranĝo, do troviĝos la risko, ke venonta usona prezidento eble forlasos la “Hind-Pacifika Ekonomia Framo”.

Venis al mi la ideo, ke la Usona “Hind-Pacifika Ekonomia Framo” estas nur “senvalora ĉeko”. Ne nur mi, sed ankaŭ Neil Thomas, analizisto de konsultiĝa kompanio pri politikaj riskoj Grupo Eurasia pri ĉinaj demandoj, tiel pensis.

Li diris: "En Azio la ŝlosila problemo de Biden estas, ke li estas limigita de la enlanda politiko." Kaj aziaj landoj deziras pli da ŝancoj por siaj produktoj al la usonaj merkatoj, kiujn ĝuste Biden ne povas doni.

Amikoj, mi estas Lucia en Pekino! Ne forgesu komenti al mi!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree