Pliiĝas perfortaĵoj en ĉefaj urboj de Usono
Henggang Publikigita: 2022-09-14 17:33:52

Laŭ datumoj publikigitaj de la Asocio de Ĉefoj de Grandaj Urboj, de januaro ĝis junio en ĉi tiu jaro, estis 237 000 perfortaj krimoj en 70 gravaj usonaj urboj, kreskante je pli ol 4,4% ol en la sama periodo de la pasinta jaro, dum la nombro da kazoj en la sama periodo de 2019 estis 193 000.

La nombro de gravaj fizikaj vundoj kaj raboj pliiĝis je 13% kaj 2,6% respektive kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Krome, jam okazis pli ol 4 511 murdoj en ĉefaj urboj ĉi-jare, dum en la sama periodo de 2019 okazis 3 004 murdoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree