La vivo de Zamenhof en bildrakonto – Intervjuo al Yanpetro Kavlan
Alessandra Madella Publikigita: 2022-09-14 11:04:07

Jean-Pierre Cavelan (Esperante Yanpetro Kavlan) estas pentristo el urbo Nico en suda Francio. Unu el liaj daŭraj projektoj estas bildrakonto pri la vivo de Zamenhof en formato adaptita al nunaj poŝtelefonoj (https://photos.app.goo.gl/h854JC2eciXWmdAdA). 


YK: Yanpetro Kavla

AM: Alessandra Madella

AM:  Kiel vi fariĝis artisto?

YK: Mia patrino estis jam artistino: pentristino kaj belkantistino. Mia patro ne multe esprimis sian artistan flankon, sed li estis la unua esperantisto en la familio. Ankaŭ mia frato estis artisto kaj li iĝis esperantisto antaŭ mi. Li estis pli juna, sed bedaŭrinde li jam mortis en 2009.

AM: Kiel vi decidis realigi biografion de Zamenhof per bildstrioj?

YK: Mi vidis, ke la bildstria kulturo inter esperantistoj ne estas tre granda, ĉar ĝenerale estas antaŭjuĝoj rilate al bildstrioj. Oni konsideras ilin nur literaturo por infanoj. Sed fakte bildstrioj estas pli granda arto, kiu entenas mirindaĵojn. Ĉiuj bildstrioj, kiuj jam ekzistas en Esperanto, estas interesaj. Tamen oni vidas, ke ili estis faritaj per malgrandaj rimedoj. Sed per interreto oni povas fari novajn verkojn, ĉar ĝi estas tre potenca ilo. Interreta kunlaboro estas grava flanko de la afero. Antaŭe oni faris bildstriojn surpapere kaj nur poste oni montris ilin al publiko, sed nun oni povas fari tion tute inverse. Tio donas grandan liberecon al la kreantoj.

AM: Kial gravas havi konsilojn de la publiko?

YK:  Gravas, ĉar ne estas landlimo inter artisto kaj la cetera mondo. La artisto estas ordinara homo, kiu laboras same kiel la aliaj, sed li estas eble iom pli libera. Mi ricevis multajn kuraĝigajn komentojn, sen kiuj mi ne daŭrigus mian laboron. Mi havas tri kunlaborantojn, kiuj serioze remaĉas la tekston. Estas laboro de la malsupro al la supro. Mi simple kunordigas. Eĉ pri la pentrado, se amatoraj pentristoj volas krei bildojn, poste mi simple reprenos ilin por atingi stilan unuecon. Sed la plej granda kunlaboro estas pri la historia aspekto. Ĉar mi estas amatora arkeologo, mi estas tre zorgema pri la vero de la rakonto kaj celas rigorecon. Kompreneble, per la bildoj oni povas precipe allogi la okulojn. Sed per notoj, kiuj estos ĉe la fino de la verko, oni povas doni precizajn historiajn elementojn kaj eble ni malkovros kelkajn, kiuj ne estas konataj. Pri tiu aspekto de historio mi varme invitas esperantistojn kunlabori, ĉar estas terura laboro trovi la informojn.

AM: Ĉu vi bonvenigas la helpon de ĉinaj esperantistoj?

YK: Kompreneble. Esperanto estas monda lingvo kaj en miaj bildstrioj mi volas alveni ĝis la nuntempo de Esperantujo. Do, estos tre grave havi multe da perspektivoj el la tuta mondo. Mi mem ricevis grandan influon de EL POPOLA ĈINIO, kiu estis la plej bonkvalita revuo en Esperantujo dum dekoj da jaroj. Mia patro abonis ĝin, do mi havas la tutan kolekton ekde la jaro 1965. Multe interesis min ĝiaj artikoloj pri arto, pentrado, kaligrafio kaj arkeologio.

AM: Kiom longe vi laboros  ankoraŭ pri via bildstria vivo de Zamenhof?

YK: Estas grandega laboro fari albumon de 48 paĝoj. Ĝenerale albumoj enhavas 50 paĝojn. Sed ni vidos, ĉar ni ne devas enfermiĝi en paĝoj. Ni povas krei bildojn rekte sur la ekrano. Se ni volas disvolvigi ĉapitron, ni povas tion fari kaj nur poste elekti. Ĝenerale, oni devas sekvi tre precizan planon, sed ni povas esti liberaj en nia kazo. Mi jam faris multajn bildojn, sed nun mi korektas ilin kaj repensas la tekston. Ĝis nun estas nur skizo kaj la vera laboro nur komenciĝas!

AM: Ĉu vi jam trovis eldonejon?

YK: Mi pensas, ke ni devas unue krei la tutan verkon kaj poste ni trovos eldonejon sen problemo. En la pasinteco estis presista prezo por eldoni kaj disdoni. Per la novaj iloj, tio nun kostas multe malpli, ĉar la prezo ne plu dependas de la printita kvanto. Sed oni ne devas tro rapide labori, ĉar por perfektigi la verkon ni bezonas tempon.

AM:  Ĉu estas la unua fojo, ke vi laboras rekte ciferece?

YK: Ne tute, ĉar mi jam faris bildstriojn por infanoj, kiujn oni povas vidi senpage en mia reta butiko (https://www.yanpetro-kavlan.fr/426298784). La rakonto pri kuniklo estis tradukita al pluraj lingvoj, inkluzive de la ĉina. Ĝi vere okazis en mia ĝardeno.

AM: Kiel Esperanto inspiris viajn aliajn pentraĵojn?

YK: SPACTEMPO estas verko, pri kiu mi laboris dum unu tuta jaro. Estas naŭ kvadrataj metroj. Mi volis, ke la konstruaĵo de la artaĵo ne sekvu la kutimajn regulojn. Ĝenerale, kiam oni pentras pejzaĝon, oni kreas horizontan linion, kiu simbolas la planon. Sed en tiu verko mia kompaso estis libereco. Do, mi pensis pri la sistemo de la verboj en Esperanto, kiu estas genia. Oni ne rigardas la aspekton, sed la tempon. En nia universo ĉio funcias tiel. Estas SPACTEMPO, ĉar la spaco kaj la tempo estas ligitaj. Je nia skalo, ni vidas ilin kiel malsamajn dimensiojn, sed fakte en la universo ili estas kunligitaj. Tion oni jam demonstris science.

AM: Ĉu la sistemo de la verboj en Esperanto (is-as-os) iom kaptas tiun ideon?

YK: Jes, estas genie laŭ mi. Mi volis meti en la bildon ĉujn miajn ideojn, do vi devas rigardi ankaŭ tre malgrandajn detalojn en granda bildo. Ekde la komenco mi volis krei tiun verkon sen limoj. Ĉiu panelo mezuras unu kvadratan metron, sed mi povas libere aldoni panelojn. Estas kiel en preĝejo oni vidas triptikojn. Estas naŭ paneloj, do kiel tri triptikoj, al kiuj oni povas aldoni pli da bildoj. Sed mi ne trovis la pentristojn. Mi havas multajn amikojn pentristojn, sed ili sentas sin pli liberaj sole. Mi komprenas tion, sed mi pensas, ke estas eraro. Oni vidas la geniojn en la historio de pentrarto, imagante, ke ili estis solaj. Sed ili neniam estis solaj. Ili ĉiam komunikis kun aliaj.  Kompreneble mi ŝategus kunlabori kun ĉina pentristo. Sufiĉas komuniki, ĉar kiam oni estas pluraj kaj havas ideojn, kiujn oni povas aranĝi kune, estas tre interese.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree