Internacia komunumo devas regi kunlaboron de Usono, Britio kaj Aŭstralio pri nuklea submarŝipo
Henggang Publikigita: 2022-09-14 17:32:39

En la kvara konsiliĝo de la kunveno de la Konsilio de Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) lunde, tio estis unuanime decidita, ke la kunlaboro de Usono, Britio kaj Aŭstralio pri nukleaj submarŝipoj estos diskutata en formo de ununura afero. Tio signifas, ke la triflanka kunlaboro en tiu ĉi aspekto ne nur koncernas tiujn tri landojn, sed devas esti komune regata de ĉiuj membroj.

La 15an de septembro 2021, Usono, Britio kaj Aŭstralio lanĉis la triflankan sekurecan kunlaboran partnerecon AUKUS, sub kiu Usono kaj Britio subtenas Aŭstralion en la konstruado de nukleaj submarŝipoj.

Usono, Britio kaj Aŭstralio estas partioj al la Traktato pri Nuklea Nedisvastigo kaj tial devas plenumi siajn devontigojn. Tamen, sendepende de koncernaj aferoj de la Konsilio de la IAEA, ili provis fari intertraktadojn sole kun la sekretario de la IAEA pri la garantio kaj rega aranĝo de tiu kunlaboro por kaŝi siajn agadojn de nuklea disvastigo.

La manipulado de ĉi tiuj tri landoj nun estis malhelpita kvarfoje sinsekve en la kunveno de la Konsilio de IAEA. Ĉi tio montras, ke ĉiuj personoj klare rekonis la esencon de la AUKUS de bloka konstruado kaj konfrontiĝo kiel dum la Malvarma Milito.

Usono, Britio kaj Aŭstralio ankoraŭ ne respondis la zorgojn de la internacia komunumo. Estas klare por ĉiuj, kion volas fari ĉi tiu anglosaksa koterio en la azi-pacifika regiono: kopii la malmodernajn taktikojn de la NATO kaj krei regionajn konfliktojn kaj konfrontiĝojn en la azi-pacifika regiono.

Nuklea armilo estas "glavo de Damoklo" super la homaro. Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la UN avertis, ke la risko de la ebla uzo de nukleaj armiloj estas nuntempe plej granda ekde la Malvarma Milito. La triflanka kunlaboro pri nuklea submarŝipo neniel devas esti ilia privata afero kaj neniel estos determinita de ili sole.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree