Transsenda linio de rekta kurento kun ultra-alta tensio iras trans Jangzia Rivero
Henggang Publikigita: 2022-09-14 17:25:55

La kablada operacio por la projekto de la transsenda linio de rekta kurento kun ultra-alta tensio (800 kv) inter Baihetan kaj Zhejiang sukcese finiĝis la 13an de septembro, 2022. La linio, longa je 2 140 km. serpentumas tra la provincoj Sichuan, Hubei, Anhui kaj Zhejiang kaj la municipo Chongqing. Festita kiel unu el la elektro-ŝoseoj de Ĉinio, ĉi tiu linio ankaŭ estas grava parto de la elektrotranssenda programo de okcidento al oriento de la lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree