Prezidanto de ILEI donis siajn vortojn en Internacia Tago kontraŭ Analfabeteco
Mirinda Publikigita: 2022-09-14 00:01:26

La Internacia Tago kontraŭ Analfabeteco estas difinita en la 14a kongreso de la UNESKO en la 17a de novembro 1965. Estis decidite, ke la 8a de septembro ĉiujare estas la Internacia Tago kontraŭ Analfabeteco kaj la jaro 1990 estis la Internacia Jaro kontraŭ Analfabeteco. Tio celas, ke ĉiuj landoj kaj internaciaj organizoj donu atenton al senigo de analfabeteco kaj akcelu popularigon de primara edukado, altigon de meznivela edukado, kaj infanoj de lerneja aĝo povu iri al lernejoj. La fina celo estas akceli interhoman komunikadon, senigi homojn je diskriminacioj kaj akceli kulturan disvastigon kaj socian disvolviĝon.

Inter 1967 kaj 2017 la UNESKO donis premiojn al 85 eminentaj kontribuantoj kaj novigantoj en tiu ĉi kampo. La ĉina registaro aparte investis monon por establi en la UNESKO “Konfucean Premion kontraŭ Analfabelteco”, kiu ekde 2006 ĉiujare estas disdonita al premiitoj kun 20 000 usonaj dolaroj. En 2018 la UNESKO diris, ke en la mondo almenaŭ 750 milionoj da homoj ne havis fundamentan leg-skriban kapablon, multaj el 192 milionoj da senlaboruloj ne povis trovi bonan laboron kaŭze de manko de lega kapablo. 

Kiel estas la stato en Ĉinio? Laŭ donitaĵoj de ĉina Ministerio de Edukado en la 28a de junio, 2022, post dekjara forta disvastigo de nacia komuna lingvo, la popularigo de la ĉina moderna komuna parollingvo altiĝis de 70% al 80,72%, pli ol 95% de la loĝantaro kun leg-skriba kapablo uzis norman ĉinan lingvon kaj la proporcio de analfabetoj malaltiĝis al 2,67%.

En Esperantujo, la ILEI estas la faka asocio de UEA aparte pri edukado, do ni invitu prezidanton de la ILEI doni liajn vortojn al tiu ĉi specifa tago.


 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree