Kazaĥaj kaj uzbekaj mediatoj publikigas artikolojn de Xi
Henggang Publikigita: 2022-09-14 17:27:45

Kazaĥaj kaj uzbekaj amaskomunikiloj marde publikigis artikolojn de ĉina prezidanto Xi Jinping antaŭ liaj ŝtataj vizitoj al Kazaĥio kaj Uzbekio respektive kaj lia partopreno en la 22a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Samarkando.

Kazakhstanskaya Pravda publikigis la artikolon de Xi kun la titolo "Surbaze de la pasinteco ni klopodu por pli grandaj paŝoj en la rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio".

La uzbeka gazeto Narodnoe Slovo kaj la ŝtata novaĵ-agentejo UzA publikigis artikolon de Xi Jinping kun la titolo "Ni kune kreu pli bonan estontecon por la ĉina-uzbekaj rilatoj".

En sia artikolo en la kazaĥa gazeto, Xi asertis, ke ambaŭ landoj devas plu disvolvi bonan najbarecon kaj amikecon. Reciproka politika konfido estas la bazŝtono por stabilaj kaj ampleksaj rilatoj inter la du landoj. Ĉinio volas labori kun la kazaĥa flanko por konstrui duflankajn rilatojn je la plej alta nivelo el strategia kaj longperioda perspektivo, konservi striktajn altnivelajn kontaktojn, interŝanĝojn kaj kunlaborojn ĉe ĉiuj niveloj de registaro, leĝdonaj organoj, politikaj partioj kaj regionoj, uzi la mekanismon de regulaj kunvenoj de ĉefministroj, la Ĉina-Kazaĥa Kunlabora Komitato kaj ĝiaj subkomitatoj, kaj daŭre firme subteni unu la alian pri aferoj rilataj al la kernaj interesoj kaj ĉefaj zorgoj por senĉese plifortigi la politikan bazon de rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio, laŭ la ĉina prezidanto.

En sia artikolo en uzbekaj mediatoj, Xi diris, ke pli ol 2 000 jaroj da amikaj interŝanĝoj kaj 30 jaroj da reciproke pragmata kunlaboro inter la du flankoj montris, ke plifortigo de la ampleksa kunlaboro inter Ĉinio kaj Uzbekio sekvas la historian tendencon kaj estas por la fundamentaj interesoj de ambaŭ popoloj. Starante ĉe la vojkruciĝo de historio kaj estonteco, ambaŭ estas certaj kaj plenaj de atendoj por la estonteco de ĉina-uzbekaj rilatoj.

La ĉina prezidanto diris, ke ambaŭ landoj devas reciproke profundigi pragmatan kunlaboron kaj serĉi komunan disvolviĝon kaj prosperon. Ambaŭ flankoj devas akceli la integriĝon de la disvolvaj strategioj de la du landoj kaj kune plani novajn manierojn de kunlaboro en komerco, ekonomio, investo kaj ŝlosilaj projektoj de la du landoj.

Xi aldonis, ke de kiam Uzbekio transprenis la prezidantecon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), la lando venkis la influon de la pandemio KOVIM-19 kaj aliajn faktorojn, plifortigis komunikadon kaj kunordigon kun aliaj membroŝtatoj, faris solidajn klopodojn en diversaj frontoj, kaj konservis la impeton de solida kaj stabila evoluo de la ŜKO. Ĉinio opinias, ke kun la komuna klopodo de ĉiuj partioj, la Samarkanda Pintkunveno certe produktos fruktodonajn rezultojn kaj faros pli grandajn kontribuojn al konstruado de pli strikta komunumo de la ŜKO kun komuna estonteco kaj antaŭenigo de paco, stabileco, disvolviĝo kaj prospero en la regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree