Sigelila gravurado
Ĝoja Publikigita: 2022-09-14 10:13:44

Sigelila gravurado, la aparta arta speco de Ĉinio, estis elstara kaj en imperiestra kortego kaj en popola vivo en la historio de miloj da jaroj. Ĝi estas antikva sigelo gravurita sur ĉina arta historio. Kleruloj kaj sigelilofarantoj de la pasintaj epokoj sur sigeliloj gravuris graciajn poemojn kaj ĉarmajn bildojn, tial ĉiu sigelilo estas distingiĝa.

Sigelila gravurado estas la aparta arta maniero de ĉina ideogramo, ke oni faras sigelilon per kaligrafio, ĉefe la ĝŭan-kaligrafio, speco de antikva stilo de ĉina kaligrafio, kaj per gravurado, inkluzive de ĉizado kaj fandado. Ĝi havas la historion de pli ol 3 700 jaroj. Ĉina sigelila gravurado fariĝis nemateria kultura heredaĵo de la homaro anoncita de la UNESKO en la jaro 2009.

S-ro Su Donghe estas pekina heredanto de la arto. En sia infaneco li lernis la arton de famaj kaligrafoj kaj majstroj de sigelila gravurado. Nun li sin dediĉas al novigo kaj disvolvo de la antikva arto. Liaj verkoj adaptiĝas al la epoko kaj konformas al moderna estetika koncepto.

Kelkajn milojn da jaroj lertuloj de generacio al generacio faris abundajn variajn gravuraĵojn kaj el sigeliloj montriĝis ĉina gusto.




Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree