EU kritikas usonan akton pri redukto de inflacio kun diskriminacia enhavo
Yu Publikigita: 2022-09-15 17:35:24

Usono lastatempe adoptis la Akton pri Redukto de Inflacio, kiu inkluzivas la klaŭzon, ke konsumantoj povas akiri impostrabatojn por aĉetado de elektraj veturiloj kunmetitaj en Usono aŭ regionoj kun liberkomercaj interkonsentoj kun Usono. La Eŭropa Unio kritikis la usonan akton pro ĝia diskriminacia enhavo.

Komerca komisaro de la Eŭropa Komisiono, Valdis Dombrovskis, diris, ke la EU estas maltrankvila pri la diskriminacia klaŭzo enhavita en la akto kaj taksas, ĉu ĝi konformas al la reguloj de la Monda Organizo pri Komerco. La germana ĵurnalo Handelsblatt opinias, ke la usona movo celas fari usonajn aŭtojn pli popularaj ol tiuj de aliaj landoj. La franca ĵurnalo Le Monde opinias, ke estas la realo, ke la usonaj demokratoj kaj respublikanoj kune antaŭenigas la revenon de komerca protektismo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree