Xi atingis Uzbekion por ŝtata vizito kaj pintkunveno de ŜKO
Henggang Publikigita: 2022-09-15 17:18:11

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede vespere atingis Uzbekion por fari ŝtatan viziton al la lando kaj ĉeesti la 22an kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).

En la flughaveno, li estis varme salutita de uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev, ĉefministro Abdulla Aripov, ministro pri eksterlandaj aferoj Vladimir Norov, estro de la regiono Samarkando Erkinjon Turdimov kaj aliaj altrangaj oficialuloj.

Mirziyoyev aranĝis grandiozan bonvenigan ceremonion por Xi en la flughaveno. Preskaŭ cent naciaj flagoj de Ĉinio kaj Uzbekio flirtis en la vento. La centmetran tapiŝon laŭflankis kuraĝaj honoraj gardistoj. La du prezidantoj paŝis sur la revuan tribunon ornamitan por reflekti uzbekajn trajtojn. Fanfaro estis ludita sur Karnay, tradicia uzbeka longa blovinstrumento, kiel bonvena signalo. Lokaj gejunuloj, vestitaj per festaj kostumoj, kantis kaj dancis je la plej vigliga takto por bonvenigi la plej honoran gaston.

En skriba parolado, Xi esprimis varmajn salutojn kaj bondezirojn al la registaro kaj la popolo de Uzbekio nome de la registaro kaj la popolo de Ĉinio. Xi substrekis, ke post dum pli ol du mil jaroj, la amikeco inter Ĉinio kaj Uzbekio ankoraŭ plenas je viveco kaj vigleco.

Xi diris, "la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Uzbekio direktiĝis al la rapida vojo de disvolvado, ne nur profitigante la du popolon, sed ankaŭ donante fortan akcelon al paco, stabileco, prospero kaj disvolviĝo de la regiono".

Li asertis, ke li interparolos kun Mirziyoyev por profunda interŝanĝo de opinioj pri profundigo de la duflanka kunlaboro, kaj pri regionaj kaj internaciaj demandoj de komuna intereso, kaj kune desegnos la projekton por disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Uzbekio. Li diris, ke li atendas ĉeesti al la Samarkanda Pintkunveno de ŜKO, kaj labori kun ĉiuj partioj por antaŭenigi la Ŝanhajan Spiriton, profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj antaŭenigi la sanan kaj stabilan disvolviĝon de la ŜKO.

Akompanate de Mirzijoyev, Xi promenis tra la salono por tre grava persono en la flughaveno, kie la cifereca ekrano montris gigantan foton de Xi kun la vortoj "Varman Bonvenon al la Ŝtata Vizito de Prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko Xi Jinping al Uzbekio" kaj en la ĉina lingvo kaj la uzbeka.

Xi adiaŭis Mirzijoyev antaŭ ol foriri en la konvojo. La du ŝtatestroj reasertis la planitajn oficialajn interparolojn ĵaŭde kaj konsentis havi profundan interŝanĝon de opinioj pri profundigo de amikeco inter Ĉinio kaj Uzbekio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree