Xi: Ĉinio ĉiam estos kredinda kaj fidinda amiko kaj partnero de Kirgizio
Yu Publikigita: 2022-09-15 17:20:42

“Ĉinio estis, estas kaj ĉiam estos kredinda kaj fidinda amiko kaj partnero de Kirgizio,” diris ĉina prezidanto Xi Jinping dum renkontiĝo kun kirgiza prezidento Sadyr Zhaparov ĵaŭde matene en Samarkando, Uzbekio.

Xi memoris, ke en februaro, li kaj Zhaparov faris amikan, profundan kaj praktikan komunikadon en Pekino, atingante multajn gravajn konsentojn.

Li diris, ke Ĉinio firme subtenas Kirgizion sendepende elekti sian propran disvolvan vojon kaj protekti siajn naciajn sendependecon, suverenecon kaj sekurecon, kaj oponas intervenon de ajnaj eksteraj fortoj en la internajn aferojn de Kirgizio sub ajna preteksto.

Xi emfazis, ke en novaj cirkonstancoj, la du flankoj devas pliigi firman subtenon unu al la alia kaj ĉiuflanke profundigi reciprokutilan kunlaboron. Li urĝis la du flankojn plue sinergiigi disvolvajn strategiojn kaj bone efektivigi la planon pri mez- kaj long-perioda ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Kirgizio. Li diris, ke Ĉinio subtenas projekton de la ĉina-kirgiza-uzbeka fervojo kaj volas puŝi la fervojan konstruadon por frua komenciĝo. Li aldonis, ke Ĉinio subtenas pli multajn elstarajn ĉinajn entreprenojn investi en Kirgizio kaj faciligos interŝanĝon de personaro kaj eldoganigon de varoj inter la du landoj.

Zhaparov rememoris la sukcesan renkontiĝon kun prezidanto Xi en februaro dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, dirante, ke tio ludis gravan rolon en gvidado de kunlaboro en diversaj kampoj inter la du landoj. La kirgiza flanko firme persistas en la principo de unu Ĉinio, firme kredas, ke Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio, firme subtenas la poziciojn de Ĉinio pri demandoj koncernaj al ĝiaj kernaj interesoj, inkluzive de tiuj rilataj al Tajvano, Xinjiang kaj Honkongo, kaj volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de ekonomio kaj komerco, fervojo, batalo kontraŭ pandemio, kaj sekureco, kaj profundigi la kirgiza-ĉinan ampleksan strategian partnerecon.

Koncernaj departementoj de la du landoj subskribis dokumentojn de kunlaboro en la kampoj de agrikulturo, medicina zorgado, fajroestingo kaj plantkvaranteno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree