Pentrado sur kalabaso
Ĝoja Publikigita: 2022-09-15 10:14:23

Kalabaso (prononcas ĉine Hulu) kun longa historio estas unu el antikvaj favoraj aŭguroj de la ĉina nacio. Grajnoj de kalabaso signifas heredadon de generacio al generacio; la ronda konturo havas la sencon de harmonio kaj perfekteco; kaj ĝia homonimo Fulu (福禄) simbolas riĉecon, honoron kaj bonan aŭguron. / Fotas Bi Shanghong, Xinhuanet.com

Xu Haoran, fondinto de "Studio de kalabaso-pentrado", sin dediĉas al esplorado de kalabasaj kulturoj kaj teknologioj de pentrado sur kalabasoj en multaj jaroj kaj reklamo de la kulturoj. Li multfoje partoprenis en ekspozicioj en aliaj landoj kaj faris interŝanĝojn kun alilandaj artistoj ĉirilataj. / Fotas Bi Shanghong, Xinhuanet.com

Xu Haoran diris, "Mi esperas persisti en disvastigo de la arto per partopreno en foiroj kaj organizado de trejnoj, por ke pli da homoj ŝatu la arton. Kaj mi atendas, ke danke al klopodoj de nia generacio kaj la posteuloj, la kulturoj kaj la teknologioj de kalabaso povos esti daŭrigataj kaj disvolvataj."/ Fotas Bi Shanghong, Xinhuanet.com

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree