Ĉina kaj turkmena ŝtatestroj renkontiĝis por antaŭenigi duflankajn rilatojn
Yu Publikigita: 2022-09-15 19:25:56

“Ĉinio volas senĉese antaŭenpuŝi disvolviĝon de rilatoj kun Turkmenio por la avantaĝo de la du popoloj,” diris ĉina prezidanto Xi Jinping dum renkontiĝo kun turkamena prezidento Serdar Berdimuhamedov ĵaŭde matene en Samarkando, Uzbekio.

Xi diris, ke de post kiam Ĉinio kaj Turkmenio starigis diplomatiajn rilatojn antaŭ 30 jaroj, la du landoj ĝuis daŭran, sonan kaj stabilan kreskon de duflankaj rilatoj, kaj la strategia partnereco atingis altan nivelon. Ĉinio ĉiam rigardas la ĉina-turkmenajn rilatojn de strategia kaj longtempa perspektivo, respektas la sendepende elektitan disvolvan vojon de Turkmenio, kiu taŭgas al ĝiaj propraj naciaj kondiĉoj, kaj oponas ĉian eksteran enmiksiĝon en la internajn aferojn kaj procezon de stabileco kaj disvolviĝo de Turkmenio, kaj ke Ĉinio plu klopodos kun Turkmenio por firme subteni unu la alian.

Xi emfazis la bezonon, ke la du flankoj grandigu la vastecon kaj amplekson de la kunlaboro pri natura gaso kaj aldonu novan impulson al la disvolvado kaj revigligo de la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree