Ĉinio kaj Kazaĥio publikigis deklaron pri 30a datreveno de siaj diplomatiaj rilatoj
Henggang Publikigita: 2022-09-15 17:15:28

Ĉinio kaj Kazaĥio merkrede publikigis komunan deklaron pri la 30a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En la deklaro, Kazaĥio alte parolis pri la nova disvolva filozofio de Ĉinio kaj la du centjaraj celoj, dum Ĉinio laŭdis la tre efikan realigon de Kazaĥio de ĝia strategio por 2030 kaj enkondukon de sia strategio por 2050.

Rimarkante, ke reciproka politika konfido estas grava bazo de konstanta ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Kazaĥstano, la du flankoj promesis daŭrigi sian firman subtenon al reciprokaj kernaj interesoj kiaj nacia suvereneco, sekureco kaj teritoria integreco.

Ĉinio longtempe estas la ĉefa komerca partnero de Kazaĥio, kaj la sumo de duflankaj komercoj multe kreskis dum la lastaj 30 jaroj. La du flankoj esprimis sian deziron plue vastigi la duflankan komercon, kiu nun kovras sektorojn de energio ĝis agrikulturaj produktoj.

Ili fokusiĝos al antaŭenigo de la ekspansio de la eksportado de kazaĥa fabrikvaroj en Ĉinion kaj profundigo de la kunlaboro de elektra komerco de la zono kaj vojo.

La du flankoj reasertis sian opozicion al ia ajn formo de terorismo, ekstremismo kaj separismo, same kiel sian decidon batali kontraŭ agadoj kiel ekzemple organizita krimo kaj drogokomerco translande.

Ĉinio laŭdis la gravan kontribuon kaj aktivan rolon de Kazaĥio por antaŭenigi senigon de nukleaj armiloj en la mondo kaj kvietigi regionajn konfliktojn.

La du flankoj alte taksis la rimedojn, kiujn ili prenis por batali kontraŭ la pandemio KOVIM-19, kaj ankaŭ sian klopodon helpi la internacian komunumon en la batalo.

Ambaŭ gvidantoj konsentis pri tio, ke la temo de la origina spurado de la KOVIM-19 ne devas esti politikigita kaj devas esti traktata kun scienca sinteno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree