Xi kaj Mirziyoyev interparolis en Samarkando, Uzbekio
Yu Publikigita: 2022-09-15 20:47:52

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interparolis kun uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev en la uzbeka urbo Samarkando.

La du flankoj konsentis vastigi reciprokprofitan kunlaboron inter la du landoj, firmigi amikecon kaj partnerecon kaj praktiki komunumon de komuna estonteco sur la duflanka nivelo.

Xi diris, ke kiel bona amiko, partnero kaj frato de Uzbekio, Ĉinio firme subtenas la uzbekan disvolvan vojon konforman al ĝiaj naciaj kondiĉoj, subtenas la klopodojn de Uzbekio por protekto de naciaj sendependeco, suvereneco, sekureco kaj socia stabileco, kaj oponas ĉian enmiksiĝon en la internajn aferojn de Uzbekio. Ĉinio volas klopodi kun Uzbekio por efektivigi la ĉina-uzbekan komunumon de komuna estonteco, profundigi ĉiuflankan reciprokprofitan kunlaboron kaj krei pli bonan estontecon.

Xi emfazis, ke la du flankoj devas ĉiuflanke antaŭenigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en edukado, kulturo, turismo, lokaj aferoj, mediprotekto, arkeologio ktp.. La ĉina flanko subtenas al kaj volas aktive partopreni en la iniciato de la Jaro de Kulturo kaj Artoj inter Centraziaj Landoj kaj la Ĉina Popolo" proponita de Uzbekio, akceli la konstruadon de kulturaj centroj kaj Luban-laborejoj unu en la alia, bone rakonti la historion de ĉina-uzbeka amikeco en la nova epoko kaj starigi solidan publikopinion kaj socian fundamenton por la daŭrigebla kaj sana disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Uzbekio.

Mirziyoyev dankis la ĉinan flankon pro ĝia valora subteno al Uzbekio en disvolvado kaj batalo kontraŭ la epidemio. Uzbekio firme persistas en la principo de unu Ĉinio kaj firme subtenas la pozicion de Ĉinio pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj rilataj al Tajvano kaj Xinjiang. Uzbekio ĉiam estos bona najbaro, amiko kaj partnero inda je la konfido de Ĉinio. Uzbekio esperas lerni la sukcesan sperton de Ĉinio en redukto de malriĉeco, daŭre aktive partopreni en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, antaŭenigi la konstruadon de la ĉina-kirgiza-uzbeka fervojo kaj plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj kiel ekonomio kaj komerco, investo, natura gaso, nova energio, agrikultura infrastrukturo, kulturo, lokaj aferoj, kaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj. Uzbekio plene subtenas la tutmondan disvolvan iniciaton kaj tutmondan sekurecan iniciaton de Ĉinio, dankas Ĉinion pro ĝia forta subteno al la laboro de Uzbekio kiel deĵortanta prezidanto-lando de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio kadre de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, “Ĉinio kaj kvin centraziaj landoj”, “BRICS-landoj +” kaj aliaj instituciaj kadroj, disvolvi la "Ŝanhajan Spiriton" kaj kune protekti regionajn sekurecon kaj stabilecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree