Xi alvokas pli konkretajn rezultojn en ĉina-taĝikaj rilatoj
Yu Publikigita: 2022-09-15 19:28:59

“Ĉinio kaj Taĝikio devas daŭre doni solidan subtenon unu al la alia kaj alporti pli konkretajn rezultojn en duflankaj rilatoj,” diris ĉina prezidanto Xi Jinping dum renkontiĝo kun sia taĝika paralelulo Emomali Rahmon ĵaŭde matene en Samarkando, Uzebio.

Xi diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 30 jaroj, la ĉina-taĝikaj rilatoj atingis saltan kreskon. Ĉinio firme subtenas Taĝikion protekti naciajn sendependecon, suverenecon kaj sekurecon, kaj ĉiam estas najbaro, amiko kaj partnero, kiun Taĝikio povas kredi kaj konfidi. Li diris, ke nun internacia kaj regiona situacio spertas profundan kaj kompleksan transformiĝon, kaj Ĉinio kaj Taĝikio devas daŭre doni solidan subtenon unu al la alia kaj alporti pli konkretajn rezultojn en duflankaj rilatoj.

Xi substrekis la pretecon de Ĉinio plifortigi praktikan kunlaboron kun Taĝikio, vastigi importadon de bonkvalitaj taĝikaj agrikulturaj produktoj, altigi la skalon kaj nivelon de duflanka komerco, antaŭenigi kunlaboron en la kampoj kiel infrastrukturo, akvoadministrado kaj transportado, pridiskuti kunlaboron en verda teknologio, cifereca ekonomio kaj artefarita inteligenteco, kaj helpi al Taĝikio levi la kapablon de translanda transportado.

Rahmon rimarkigis, ke ĉi tiu jaro markas la 30an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Taĝikio kaj Ĉinio, kaj ke dum la pasintaj tri jardekoj la dulandaj rilatoj akiris gravan progreson. Li reasertis, ke Taĝikio senŝanceliĝe observas la principon de unu Ĉinio, firme opinias, ke Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio, kaj plu firme subtenos la starpunkton de Ĉinio pri demandoj koncernaj al ĝiaj kernaj interesoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree