Pafila perforto fariĝis profunda timo reganta en usona socio
Yu Publikigita: 2022-09-15 20:58:04

Laŭ la plej nova statistiko de la usona retejo Gun Violence Archive lunde, pli ol 31 000 homoj mortis pro pafila perforto en Usono ekde ĉi tiu jaro. Tio signifas, ke 122 usonanoj estas mortigitaj per pafiloj ĉiutage. Pafila perforto jam fariĝis "timo" reganta en la usona socio, kaj ankaŭ lernejoj estas grave trafitaj. Laŭ lastatempa studo de la usona Universitato de Miĉigano, 75 procentoj de usonaj junuloj opinias, ke pafadoj fariĝis ilia plej granda fonto de premo. Kial estas tiom da pafil-rilataj perfortaj krimoj en la plej evoluinta lando de la mondo? Analizistoj diris, ke tio estas ĉefe pro du faktoroj: Unue, la dispozicioj de la dua amendo al la Usona Konstitucio koncerne la rajton pri posedo de pafiloj estis malfacile skueblaj. Due, inter respublikanoj kaj demokratoj estas grandaj malkonsentoj pri regado de pafiloj. Usono estas lando kun la plej multaj privataj pafiloj en la mondo. Krome, la problemo de pafila perforto apenaŭ povas esti solvita pro influo de interesgrupoj. En 2021, la usona pafila produktado atingis 70,5 miliardojn da usonaj dolaroj. La Nacia Fusila Asocio elspezas grandan monsumon kiel politikan kontribuon kaj ankaŭ vigle reklamas la "Gravecon de Laŭleĝa Pafarmiloj" ĉiujare. Estas malfacile imagi, ke post ĉiu pafado en Usono, vendo de pafiloj efektive pliiĝas. Usona prezidento Joe Biden subskribis "leĝon pri regado de pafiloj" en junio kun kompromisoj de respublikanoj kaj demokratoj, sed sen efiko. Laŭ la retejo Gun Violence Archive, diversaj pafil-rilataj perfortaj krimoj daŭre okazis en la monato post kiam la leĝo validiĝis. La ĵurnalo The New York Times komentis, ke pafadoj fariĝis pli kaj pli oftaj en Usono. Preskaŭ ĉiu homo vivas en timo. Malantaŭ ĉi tiu fenomeno estas la fakto, ke usonaj interesgrupoj ĝuas konstantan akiron de riĉaĵo el la produktado kaj vendo de pafiloj kaj usonaj politikistoj daŭre ricevas enormajn politikajn mondonacojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree