Xi vokas al ŜKO profundigi kunlaboron kaj disvolvi Ŝanhajan Spiriton
Yu Rongkang Publikigita: 2022-09-16 19:32:10

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede urĝis membroŝtatojn de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) teni la organizon sur la ĝusta vojo, profundigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj plue kreskigi favoran medion por la disvolviĝo kaj rejuniĝo de membroŝtatoj.

Xi faris la rimarkojn dum ĉeesto al la limigita sesio de la 22a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la ŜKO.

En sia parolado, Xi alvokis la membroŝtatojn de la ŜKO resti fidelaj al la Ŝanhaja Spirito kaj plifortigi solidarecon kaj kunlaboron, konservi strategian sendependecon kaj protekti regionan stabilecon, serĉi inkluzivecon kaj komunajn profitojn en antaŭenigo de disvolva kunlaboro, kaj akceli la vastigan procezon de la ŜKO kaj plifortigi instituciojn de la organizo.

 


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree