"Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj Ĉina Scienca kaj Teknologia Muzeo komune kolektis pentraĵojn temantajn pri 'Komuna Pentrado de Kosma Revo' kaj organizis aktivadon nomatan 'Demandoj pri Kosmo', aktivis gejunuloj kaj geinfanoj tra la mondo, kaj ni en la kosmo vidis viajn pentraĵojn plenajn de imago kaj intereso! La kosmo estas la komuna hejmo de la homaro. Ni kredas, ke kun imago pri vivo en la kosmo, vi certe realigos vian revon. La ĉina kosmostacio bonvenigas vin!”
La 15-an de septembro per Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj videoligo la tri astronaŭtoj, plenumantaj homekipitan spacialan mision de Shenzhou-14 en la ĉina kosmostacio, sendis bondezirojn al ĉinaj kaj alilandaj geinfanoj kaj gejunuloj ĉeestantaj al la kolektado de pentraĵoj rilataj al spaca revo kaj reago de "Demandoj pri Kosmo".
Saluton, Amiko!
Aŭtoro: E.Enkhjin, 16-jara, Mongolio
Rapida Vojo de Pekino al Spaco
Aŭtoro: Irem Gultepe, 17-jara, Turkio
Spaca Revo
Aŭtoro: 12-jara Sem Chan Ussah el Kamboĝo
La Spaco estas Tiel Bela!
Aŭtoro: Gloria Nashipae Le-Loina, 13-jara, Kenjo
Mia Revo
Aŭtoro: Vu Thi Chau Giang, 10-jara, Vjetnamio
Nia Vivo en Spaco
Aŭtoro: Mir Ishraq Alam, 8-jara, Bangladeŝo
Perspektivo
Aŭtoro: Samia Mollik Aurpita, 15-jara, Bangladeŝo
Komenciĝis junie la aktivado komune lanĉita de la centro de programoj en aziaj kaj afrikaj lingvoj sub la ĈKG kaj Ĉina Scienca kaj Teknologia Muzeo, ĝis nun kolektiĝis pli ol ses cent pentraĵoj verkitaj de gejunuloj kaj geinfanoj de pli ol dudek landoj kaj regionoj kaj miloj da demandoj pri spaco.