Aprecu ĉinan kosmostacion Tiangong dum Aŭtunmeza Festo
Mirinda Publikigita: 2022-09-16 11:14:14

La Aŭtunmeza Festo estas unu el la plej gravaj tradiciaj festoj de ĉinoj. Eble vi pensas, mi invitos vin manĝi lunkukon aŭ vidi, ke ni manĝas lunkukojn. NE! Ĉu mi invitos vin apreci la lunon same kiel la prauloj? Vi duonpravas. Mi kore invitos vin levi la kapon kaj ĵeti la rigardon al la kosmo,. Tie tri ĉinaj tajkonaŭtoj laboras kaj vivas en orbito tri monatojn post kiam ili estis senditaj al la kosmo per la spacoŝipo Shenzhou-14. 

En la pasinta semajno, ili faris eksterveturilajn agadojn ĵaŭde por la unua fojo. Eble vi dirus, ke mi ne povas vidi ilin! Kompreneble, sed ni povas vidi la kosmostacion! Julie ĉinaj retanoj vere kaptis la videon kiam ĉina kosmostacio Tiangong trapasis la teritorio n de Ĉinio, ĉu vere? Certe!

Fakte kun precizaj informoj de tempo kaj loko, vi povas facile kapti la imagon de kosmostacio Tiangong tra la nokta ĉielo en la Tero. Lastatempe ĝi frekvence trapasis la teritorion de Ĉinio, do dum ĉijara Aŭtunmeza Festo, ni kune aprecu la ĉinan kosmostacion.

Kiel aspektas la kosmostacio en niaj okuloj? Ĝi funkcias en la proksimtera orbito kun distanco de 300 km. al la Tero. Se ni observus per okuloj, ni ne povas distingi la kernan kajuton Tianhe, la varan spacoŝipon Tianzhou 2 kaj la homloĝatan spacoŝipon Shenzhou, ĉiuj tiuj komponantoj de la kosmostacio estas observataj kiel “steloj” malrapide trapasantaj la ĉielon.

La kosmostacio ne eligas lumon,kaj ĝia lumo estas reflekto de sunlumo.

La kosmostacio rondiras ĉirkaŭ la Tero unu fojon en ĉiuj 90 minutoj, tamen ĝia trapaso ne estas videbla ĉiam, escepte dum kelkaj horoj ĵus post la sunmalleviĝo aŭ antaŭ sunleviĝo kiam la kosmostacio trapasas la ĉielon. 

La reflekta lumo de la kosmostacio povas esti tre brila, ĉar la surfaco de spacoveturilo ĝenerale havas altan reflektecon kaj influate de pozicio, angulo kaj vetero de la kosmostacio, la brileco ŝanĝiĝos. Se la vertikala angulo de la kosmostacio estas sufiĉe alta kaj la vetero estas klara, la brila kosmostacio Tiangong povas esti vidata en iluminantaj metropoloj. 

Kiel ni povas koni la precizajn informojn de trapaso de la ĉina kosmostacio? Por kapti la kosmostacion, ni kompreneble devas koni la tempon, lokon, pozicion, kaj brilecon. Jen mi donos al vi du proponojn: 

La unua rimedo estas per Wechat-aplikaĵoj. 

Ekzemple la aplikaĵo esplorita de la grupo Easy Night povas ricevi simplan prognozon de la kosmostacio ene de 10 tagoj. 

 

Nova scio: la brileco de steloj estas taksita laŭ “stela kategorio”. Ju pli alta estas la kategorio, des pli brila estas la stelo. La ekstrema stela kateogrio de la homa vidkampo estas 6, la brileco de la Norda Polusa Stelo estas 1,95 kaj tiu de la suno estas -26,7.

Vi ankaŭ havas pli profesian elekton kun aliaj aplikaĵoj, kiuj povas prognozi meteorologion, lunfazon, astrojn de profunda kosmo kun la astra mapo. 

Ankaŭ la retejo liveras pli profesian datumon. Ekzemple Heavens_above liveras trapasajn informojn de preskaŭ ĉiuj homfaritaj astroj en relative longa estonto. La ĉina kosmostacio nur aperas en la ĉefpaĝo danke al multfoja serĉado. 

Dank’ al la kortuŝa brileco de la kosmostacio, ni povas kapti ĝian spuron simple per poŝtelefono. 

Bv. distingu la brilecon de la kosmostacio kaj la aviadilo. La lumo de la lasta trembrilas kun ruĝaj kaj verdaj lumoj, kaj la lumo de la unua ne trembrilas kaj estas klara.  

Venontjare du laboratoriaj moduloj Wentian kaj Mengtian estos lanĉataj kaj tiam pli fortiĝos la ĉina kosmostacio kaj la lumanta punkto observota dum ĝia trapaso estos pli brila.

Jen mi resumu: Kiel aprecu la ĉinan kosmostacion dum la Aŭtunmeza Festo?

Unue serĉu precizajn informojn de ĝia trapaso

Due preparu la poŝtelefonon

Trie levu la kapon kaj atendi

Gratulon, ke vi kaptos la ĉinan kosmostacion, ne forgesu saluti al niaj tri tajkonaŭtoj! Gratulon, ke vi havis alian mirindan scion!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree