Ĉinio subtenas azerbajĝanan kunlaboron kun la ŜKO
Ĝoja Publikigita: 2022-09-16 14:46:59

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde diris, ke Ĉinio subtenas azerbajĝanan kunlaboron kun la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) por sekureco, disvolvo kaj prospero en la regiono.

Xi faris la rimarkojn dum sia rendevuo kun azerbajĝana prezidento Ilham Aliyev dum la 22-a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Samarkando, urbo de Uzbekio.

Azerbajĝano nun estas unu el la dialogaj partneroj de la ŜKO.

Dum la rendevuo, Xi diris, ke la jaro 2022 estas la 30-a datreveno de la establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj Ĉinio subtenas azerbajĝanan disvolvan vojon sendepende elektitan de ĝia popolo.

Li alvokis, ke la du landoj rigardu kaj planu la dulandajn rilatojn laŭ strategia alto, pliigu strategian reciprokan konfidon, fortigu reciprokan subtenon, profundigu reciproke utilan kunlaboron kaj sin dediĉu al praktika kunlaboro sur diversaj kampoj inter la du landoj.

Aliyev diris, ke Azerbajĝano kaj Ĉinio estas vere strategiaj partneroj, kaj ili konservas proksiman komunikadon en internaciaj aferoj kaj la duflanka kunlaboro stabile disvolviĝas antaŭen.

Li diris, ke Azerbajĝano persistas en la politiko de unu Ĉinio, firme subtenas Ĉinion en protektado de nacia suvereneco, sekureco kaj teritoria integreco, firme oponas kontaŭ iu ajn ago, kiu intervenas en ĉinajn internajn aferojn aŭ disigas Ĉinion, kaj firme subtenas Ĉinion en protektado de ĝiaj kernaj interesoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun azerbajĝana prezidento Ilham Aliyev en Samarkando, Uzbekio, la 15-an de septembro, 2022./ Xinhua

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun azerbajĝana prezidento Ilham Aliyev en Samarkando, Uzbekio, la 15-an de septembro, 2022./ Xinhua

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree