Xi: Ĉinio kaj Turkio devas rekomendi veran multflankismon
Yu Rongkang Publikigita: 2022-09-16 17:02:26

"Ĉinio kaj Turkio devas rekomendi veran multflankismon, konservi internaciajn senpartiecon kaj justecon kaj plifortigi kunlaboron ene de multflankaj organizoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj, Grupo 20 kaj Ŝanhaja Kunlabora Organizo," diris ĉina prezidanto Xi Jinping dum renkontiĝo kun turka prezidento Recep Tayyip Erdogan vendrede matene en Samarkando, Uzbekio.

Li emfazis, ke la du flankoj devas firmigi politikan reciprokan konfidon, efektive respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj firmigi la politikan fundamenton de la strategiaj kunlaboraj rilatoj de Ĉinio kaj Turkio. Li diris, ke la du flankoj devas fokusiĝi al disvolva kunlaboro, plene ludi la rolon de diversaj kunlaboraj mekanismoj inter la du landoj kaj utiligi siajn avantaĝojn, antaŭenigi altkvalitan komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo por pli da fruktodonaj rezultoj, kaj fari kontribuojn al la protekto de internaciaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, nutraĵa sekureco kaj energisekureco. Li emfazis, ke la du flankoj devas rekomendi veran multflankismon, protekti internaciajn senpartiecon kaj justecon kaj plifortigi kunlaboron ene de la Unuiĝintaj Nacioj, Grupo 20, Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj aliaj multflankaj organizoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree