Xi donis gravan paroladon en 22-a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de ŜKO
Ĝoja Publikigita: 2022-09-16 21:47:05

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede ĉeestis al la 22-a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en internacia konferenca centro en Samarkando, Uzbekio.

La kunvenon prezidis uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev kaj ĉeestis gvidantoj de membroŝtatoj de la ŜKO, inkluzive de rusa prezidento Vladimir Putin, kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev, kirgiza prezidento Sadyr Zhaparov, taĝika prezidento Emomali Rahmon, barata ĉefministro Narendra Modi kaj pakistana ĉefministro Shehbaz Sharif.

Xi donis gravan paroladon montrante, ke la kuranta jaro markas la 20-an datreveno de subskribo de la Ĉarto de la ŜKO kaj la 15-an datrevenon de subskribo de la Traktato de Longtempa Bonnajbareco kaj Amika Kunlaboro de la Membroŝtatoj. Laŭ la du skemaj dokumentoj kiel pensa fundamenta ŝtono kaj agada gvidilo, la ŜKO laŭgrade elesploris novtipan kreskan kaj fortigitan vojon de internacia organizo kaj resumis kaj formis serion da gravaj sukcesaj spertoj kun instigaj signifoj, nome persistado en politika konfido, reciprokprofita kunlaborado, egala traktado, malfermo kaj inkluziveco, kaj justeco. Ili sufiĉe enkorpigis "Ŝanhajan Spiriton" de konfido, reciproka profito, egaleco, interkomuniko, respekto al malsamaj civilizacioj kaj strebo al komuna disvolviĝo. Praktiko montras, ke "Ŝanhaja Spirito" estas la fonto de vivforto de la ŜKO por disvolvo kaj fortiĝo, ankaŭ la baza principo, kiun la ŜKO devas longtempe observi. Pasintece ni efektivigis la "Ŝanhajan Spiriton" tiel gajnante grandan sukceson, kaj estonte ni ankoraŭ observos ĝin por antaŭen iri.

Alfrontante la kompleksan situacion, Xi urĝis la membroŝtatojn de la ŜKO konservi la ĝustan direkton de la ŜKO, profundigi kunlaboron sur diversaj kampoj kaj kontinue konstrui favoran medion por disvolvo kaj reprospero de membroŝtatoj.
Xi resumis kelkajn prioritatojn estontajn.
Unue estas persisti en la Ŝanhaja Spirito kaj fortigi solidarecon kaj kunlaboron. Estas grave, ke la ŜKO restas fidela al sia establa misio, pliigas konfidon kaj komune traktos kompleksajn ŝanĝojn de la ekstera medio.

Due estas konservi strategian sendependecon kaj protekti regionan stabilecon. La membroŝtatoj bezonas iniciati la perspektivon de komuna, kompleta, kunlabora kaj daŭripova sekureco kaj oponi ĉiun intencon por kontraŭstaro de blokoj kaj damaĝo al regiona stabileco.

Trie estas strebi al inkluziveco kaj kundivido de interesoj dum akcelado de disvolvo kaj kunlaboro. La membroŝtatoj devas aktive stimuli komercan kaj investan liberigon kaj faciligon kaj garantii stabilecon kaj glatan funkciadon de la provizaj kaj industriaj ĉenoj, instigi al orda fluado de resursoj kaj faktoroj de produktado por realigi pli grandan ekonomian integrecon kaj disvolvon en la regiono.

Kvare estas akceli plivastigan procezon de la ŜKO kaj fortigi instituciojn de la organizo.

Xi diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio tre baldaŭ okazigos sian 20an Nacian Kongreson por ellabori planon pri la sekva periodo. Li aldonis, ke malgraŭ ŝanĝiĝoj de la internacia situacio Ĉinio restos firma al sia promeso pri paco, malfermo, kunlaboro kaj paca disvolvo kaj daŭre rigardos la ŜKO kiel prioritaton en disvolvo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree