Ĉinio, Rusio kaj Mongolio promesis plilongigi planon de ekonomia koridoro
Ĝoja Publikigita: 2022-09-16 14:35:38

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin kaj mongola prezidento Ukhnaa Khurelsukh dum la 22a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), la 15-an de septembro, 2022. / Xinhua

Ĉinio, Rusio kaj Mongolio anoncis ĵaŭde en la uzbeka urbo Samarkando, ke la tri landoj konfirmis plilongigon de la Skemo de la Disvolva Plano pri Establo de la Ĉina-Mongola-Rusa Ekonomia Koridoro je kvin jaroj.

Laŭ la anonco, la tri landoj oficiale lanĉis studon pri praktikebleco de altgradigo kaj disvolvo de granda fervoja linio de la Ĉina-Mongola-Rusa Ekonomia Koridoro kaj interkonsentis akceli la projekton de la ĉina-rusa naturgasa pipelino en la Mongola sekcio.

Dum la 22a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), ĉina prezidanto Xi Jinping, rusa prezidento Vladimir Putin kaj Mongola prezidento Ukhnaa Khurelsukh ĉeetis al la sesa triflanka kunveno.

Prezidanto Xi diris, ke la tri landoj subtenis la ekonomian koridoron ligantan Rusion, Mongolion kaj Ĉinion, plenumis programojn por profundigi kunlaborojn sur la kampoj de ekonomio, komerco, kulturo kaj turismo, farante la koridoron altkvalita interŝanĝa platformo por talentuloj.

Xi diris, ke por konstrui sekuran medion por translima komerco inter la tri landoj, Ĉinio bonvenigas pli da financaj institucioj el Rusio kaj Mongolio aliĝi al la Juana Translima Interbanka Paga Sistemo.

Li ankaŭ substrekis fortajn movfortojn kaj elastecon de la kunlaboro inter Ĉinio, Rusio kaj Monglio, kaj montris, ke malgraŭ la influo el la pandemio de KOVIM-19, la trilanda kunlaboro neniam haltis.

La ĉina prezidanto diris, ke la tri flankoj devas teni politikan konfidon, pliigi reciprokan apogon, respekti kernajn interesojn de la aliaj flankoj kaj fortigi kunlaboron kaj kunaranĝon por internaciaj kaj regionaj aferoj.

Xi ankaŭ substrekis, ke la tri landoj devas fortigi kunlaboron kadre de la ŜKO, konstrui platformon por trakti riskojn kaj defiojn tenante sian potencialan forton por landa kresko.

Rusa prezidento Putin diris, ke la kunlaboro inter la tri flankoj produktis specifajn rezultojn kaj la tri flankoj devas pliigi interkomprenon kaj apogon al ĉiuj aliaj flankoj kiel eternaj najbaroj.

Samtempe, mongola prezidento Khurelsukh diris, ke plivastigo de la kunlaboro kun Rusio kaj Ĉinio estas la ĉefa prioritato de Mongolio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin kaj mongola prezidento Ukhnaa Khurelsukh dum la 22a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), la 15-an de septembro, 2022. / Xinhua

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree