Ĉinio kaj Mongolio promesis ekonomian kunlaboron pri iniciato Zono kaj Vojo kaj strategio Stepa Vojo
Ĝoja Publikigita: 2022-09-16 14:42:00

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ĵaŭde en Samarkando, Uzbekio, renkontiĝis kun mongola prezidento Ukhnaa Khurelsukh, kaj dume Ĉinio kaj Mongolio promesis ekonomian kunlaboron pri la iniciato Zono kaj Vojo kaj la disvolva strategio Stepa Vojo.

Xi diris, ke Ĉinio volas plifortigi ligon de la iniciato Zono kaj Vojo kun la disvolva strategio Stepa Vojo, akcelante konstruadon de Ĉina-Mongola-Rusa Ekonomia Koridoro.

Xi substrekis gravecon de iniciatoj pri monda disvolvo kaj sekureco kaj esprimis volon subteni kreskon de Mongolio.

Khurelsukh diris, ke Mongolio volas akceli kunlaboron kun Ĉinio sur la kampoj, kiaj komerco, fervojo kaj medio.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio pretas daŭrigi la tradician amikecon kun Mongolio kaj plivastigi reciproke utilan kunlaboron por altigi la Ĉina-Mongolan kompletan strategian partnerecon al nova nivelo.

Khurelsukh diris, ke la kompleta strategia partnereco inter la du landoj estas la modelo de rilatoj, ĉar ilia tradicia amikeco ĉiam estas firma.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun mongola prezidento Ukhnaa Khurelsukh en Samarkando, Uzbekio, la 15-an de septembro, 2022. / Xinhua

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun mongola prezidento Ukhnaa Khurelsukh en Samarkando, Uzbekio, la 15-an de septembro, 2022. / Xinhua

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree