Ĉina ekonomio renormaliĝas pli rapide ol atendite
Yu Rongkang Publikigita: 2022-09-16 20:21:02

"Multaj homoj venis por rigardi aŭtojn," vendisto de iu aŭtovendejo en Pekino diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj, "Kun efektivigo de la politiko pri duonigo de aĉetimposto kaj dum ferioj de la Aŭtunmeza Festo, averaĝe pli ol dek mendoj povas esti ricevitaj ĉiutage. Matene, pluraj grupoj da homoj venis por rigardi aŭtojn, kaj posttagmeze, multaj homoj venis laŭ rendevuo por provstiri aŭtojn."

La ĉina aŭtomobila merkato daŭre reprosperiĝas, kio estas enkorpigo de la daŭra ekonomia renormaliĝo de Ĉinio. Datumoj publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo en la 16a de septembro montris, ke la nacia ekonomio daŭre renormaliĝis en aŭgusto, kaj la ĉefaj indicoj ĝenerale pliboniĝis. La produktkvanto de aŭtomobiloj kreskis je 39% kaj la aldonvaloro de la aŭtomobila industrio pliiĝis je pli ol 30%.

Alilandaj amaskomunikiloj priskribis la ĉinan ekonomian funkciadon en aŭgusto per "superatenda" kaj "pli bona ol atendita". La donitaĵoj plej atentataj de ili inkluzivas totalan detaladon de konsumaĵoj, industrian aldonvaloron de grandaj entreprenoj, investon por fiksaj aktivoj ktp. En aŭgusto, la unuaj du ciferoj pliiĝis je 5,4% kaj 4,2% respektive komapre kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj en la unuaj ok monatoj investo por fiksaj aktivoj kreskis je 5,8%, ambaŭ superante la valoron anticipitan de la novaĵ-agentejo Reuters. Precipe, konsumado superis la anticipon je 1,9 procentpunktoj.

La ekstera mondo rimarkis, ke estis malfacile, ke la ĉina ekonomio akiris tiajn atingojn en aŭgusto. La internacia situacio estas kompleksa kaj severa, kaj Ĉinio ankaŭ alfrontas defiojn kiel epidemion kaj ekstremajn veterfenomenojn. Per sia daŭra renormaliĝo la ĉina ekonomio denove montris grandan elastecon.

Nun, la monda situacio estas malkvieta kaj la ekonomia renormaliĝo estas neglata kaj longdaŭra. Laŭ la plej nova ampleksa esplorraporto publikigita de la Monda Banko, la mondo eble falos en recesion en 2023, ĉar centraj bankoj de diversaj landoj plialtigis interezprocenton unu post alia por trakti inflacion. Fine de julio ĉi-jare, la Internacia Mona Fonduso malaltigis sian anticipon pri tutmonda ekonomia kresko.

Nun la dungado en Ĉinio estas ĝenerale stabila. Pro la efika epidemia regado kaj konsum-akcelaj politikoj, konsumado de loĝantoj esperable renomarliĝos iom post iom. Pli ol unu monaton poste okazos la kvina Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Ni kredas, ke ĝi alportos pli da ŝancoj al la mondo por dividi la ĉinan merkaton.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree