Rilatoj inter Ĉinio kaj Belorusio altgradiĝis al “ĉiavetera kompleta strategia partnereco”
Ĝoja Publikigita: 2022-09-16 15:14:05

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj belorusa prezidento Alexander Lukashenko ĵaŭde decidis altgradigi la dulandajn rilatojn al ĉiavetera kompleta strategia partnereco en Samarkando, Uzbekio.

Xi diris, "En la lastaj 30 jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Belorusio estis konstante fortigitaj kaj altgradigitaj kun solida progreso de ĉiuflanka kunlaboro." Li aldonis, ke altgradigo de la rilatoj al ĉiavetera kompleta strategia partnereco estas "historia transpaso" en la dulandaj rilatoj.

Xi diris, ke Ĉinio pretas labori kun Belorusio por pliigi politikan apogon, eligi kunlaboran potencialon sur diversaj kampoj kaj akceli la dulandajn rilatojn gajni pli grandan progreson por utiligi la du popolojn.

Li diris, ke Ĉinio alte laŭdas Belorusion pro ĝia ĉiama apogado al Ĉinio pri demandoj rilataj al ĉinaj kernaj interesoj. Li aldonis, ke Ĉinio firme subtenas Belorusion marŝi sur la vojo konforma al ĝiaj naciaj kondiĉoj kaj oponas kontraŭ interveno de eksteraj fortoj en belorusajn internajn aferojn sub iu ajn preteksto.

Lukashenko diris, ke Ĉinio estas alte findinda partnero de multaj landoj, inkluzive de Belorusio. La ĉina-belorusa ĉiavetera kompleta strategia partnereco konformas al la nuna situacio kaj neceso de la dulandaj rilatoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun belorusa prezidento Alexander Lukashenko en Samarkando, Uzbekio, la 15-an de septembro, 2022. /Xinhua

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun belorusa prezidento Alexander Lukashenko en Samarkando, Uzbekio, la 15-an de septembro, 2022. /Xinhua

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree