Interna pentrado estas ĉi tia arto, ke metiistoj per specialaj skribiloj pentras bildojn en kristalajn, sukcenajn kaj aliajn travideblajn materialojn.
Wang Ziyong estas heredanto de interna pentrado kaj en sia infaneco li eklernis la arton. Wang ĉiam strikte postulas sian pentradon, kontinue plimultigas pensojn, donas viglecon al siaj verkoj kaj senĉese produktas novajn verkojn. Por daŭrigi la arton, Wang nun instruas pli ol 30 lernantojn. Necesas persistado por daŭrigi la arton. Wang diris, ke estonte li plibonigos plu sian teknikon kaj samtempe disvastigos la arton.