Xi sendis gratulon al gubernatoro Dadae okaze de 47a datreveno de sendependiĝo de Papu-Nov-Gvineo
Yu Rongkang Publikigita: 2022-09-16 15:43:12

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis mesaĝon al Bob Dadae, gubernatoro de Papu-Nov-Gvineo, esprimante gratulon okaze de la 47a datreveno de sendependiĝo de Papu-Nov-Gvineo.

Xi diris en sia mesaĝo, ke de post la sendependiĝo, la registaro de Papu-Nov-Gvineo gvidis la popolon de la lando senlace strebi por realigi nacian prosperon, kaj faris rimarkindajn atingojn en ekonomia kaj socia konstruado, ludante pli kaj pli gravan rolon en regionaj kaj internaciaj aferoj. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Papu-Nov-Gvineo estas ampleksaj strategiaj partneroj de reciproka respekto kaj komuna disvolviĝo, kaj li atribuas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Papu-Nov-Gvineo kaj volas labori kun sinjoro gubernatoro por krei pli bonan estontecon por dulandaj rilatoj kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree