"Ĉinio kaj Pakistano devas firme subteni plu unu la alian, kaj starigi pli fortan sinergion inter siaj disvolvaj strategioj," diris ĉina prezidanto Xi Jinping dum renkontiĝo kun pakistana ĉefministro Shahbaz Sharif vendrede matene en Samarkando.
Xi diris, ke la du landoj devas ankaŭ plene ludi la rolon de la Komuna Kunlabora Komitato pri la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, kaj certigi la glatan konstruadon kaj funkciadon de gravaj projektoj.