Xi renkontiĝis kun irana prezidento Ebrahim Raisi
Yu Rongkang Publikigita: 2022-09-16 14:56:07

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun irana prezidento Ebrahim Raisi vendrede matene en la komplekso Forumlar Majmuasi en Samarkando.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Irano ĝuas longtempan amikecon, kaj ke iliaj rilatoj eltenis la provon de ŝanĝiĝema internacia situacio. Li diris, ke plifirmigi kaj kreskigi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj estas la komuna strategia elekto de la ambaŭ flankoj. Ĉinio rigardas siajn rilatojn kun Irano de strategia kaj longtempa perspektivo, kaj volas plifortigi strategian komunikadon kaj kunordigon kun Irano por plu progresigi duflankajn rilatojn.

Xi akcentis, ke Ĉinio subtenas Iranon protekti sian suverenecon kaj nacian dignon kaj laboros kun Irano por konservi la principon de ne-interveno en internajn aferojn kaj la komunajn interesojn de evoluantaj landoj. Li diris, ke la du flankoj devas aktive klopodi por efektivigi sian Ampleksan Kunlaboran Planon, antaŭenigi kunlaboron de la Zono kaj Vojo kaj strebi por pli da fruktoj de kunlaboro. Li bonvenigis Iranon aliĝi al la Tutmonda Disvolva Iniciato kaj al la Tutmonda Sekureca Iniciato, kaj diris, ke Ĉinio gratulas Iranon pro ĝia membriĝo al la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj estas preta por pli strikta kunordigo kaj kunlaboro kun Irano kadre de la ŜKO.

Raisi rimarkigis la profundan tradicion de amikeco inter Irano kaj Ĉinio kaj la grandan strategian signifon de la duflankaj rilatoj. Li diris, ke Irano firme klopodos por plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en ĉiuj kampoj kaj intensigi interŝanĝojn sur diversaj niveloj por plue kreskigi la irana-ĉinan ampleksan strategian partnerecon. Li aldonis, ke Irano estas konvinkita, ke sub la kapabla gvidado de prezidanto Xi, Ĉinio efike protektos nacian suverenecon kaj teritorian integrecon kaj atingos la grandan celon konstrui modernan landon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree