Vizito de Xi al Centra-Azio gvidas kurson por kunlaboro de ŜKO
Yu Publikigita: 2022-09-17 15:54:43

Ĉina prezidento Xi Jinping revenis al Pekino vendrede noktomeze post la ĉeesto al la 22a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj ŝtataj vizitoj al Kazaĥio kaj Uzbekio.

Ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke en plenplena horaro de tri tagoj kaj du noktoj, prezidanto Xi flugis al Nur-Sultano kaj Samarkando, restis dum 48 horoj, kaj intense ĉeestis preskaŭ 30 aranĝojn de plurflankaj kaj duflankaj tagordoj, kiuj tuŝis sekurecajn kaj disvolvajn demandojn. Li aldonis, ke malgraŭ la streĉa horaro, estas multaj ĉefpunktoj kaj fruktodonaj rezultoj, kiuj forte puŝis la ekspansion de la ŜKO al nova ŝtupo kaj alportis la rilatojn de Ĉinio kun koncernaj landoj al nova nivelo.

Wang diris, ke la vojaĝo de prezidanto Xi al Centra Azio aldonas pli da vigleco al la Silka Vojo tra Eŭrazio, alportas pli da stabiligaj faktoroj al la internacia kaj regiona situacio troviĝanta ĉe vojkruciĝo, kaj kreas pli favorajn internaciajn kondiĉojn por komenci novan vojaĝon de konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj.

Li diris, ke prezidanto Xi bone resumis la sukcesan sperton de la ŜKO, nome, persisto en politika fido, kungajna kunlaboro, egaleco inter nacioj, malfermiteco kaj inkluziveco kaj ankaŭ egaleco kaj justeco, kaj aldonis, ke la kvin punktoj plene enkorpigas la Ŝanhajan Spiriton, kiu ĉiam estas la fonto de forto por la disvolviĝo de la ŜKO kaj la fundamenta gvidilo, kiun ni devas daŭre sekvi en la venontaj jaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree