Xi revenis al Pekino post ĉeesto al pintkunveno de ŜKO kaj vizitoj al Kazaĥio kaj Uzbekio
Yu Publikigita: 2022-09-17 15:53:21

Ĉina prezidanto Xi Jinping revenis al Pekino vendrede noktomeze post la ĉeesto al la 22a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj ŝtataj vizitoj al Kazaĥio kaj Uzbekio.

Ding Xuexiang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj direktoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de la KPĈ, Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kaj He Lifeng, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj estro de la Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono, revenis al Pekino per la sama aviadilo.

Vendrede posttagmeze laŭ la loka tempo, Xi rekte iris al la flughaveno post ĉeesto al la Samarkanda Pintkunveno de la ŜKO. Uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev kaj ĉefministro Abdulla Aripov diris al li bonan vojaĝon ekster la pintkunvenejo kaj ĉe la flughaveno respektive.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree