Gvidantoj de ŜKO-membroŝtatoj subskribis Samarkandan Deklaracion
Yu Publikigita: 2022-09-17 15:50:42

Gvidantoj de membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) vendrede subskribis kaj publikigis la Samarkandan Deklaracion de la Konsilio de Ŝtatestroj de la ŜKO.

La 22a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la ŜKO publikigis ankaŭ kelkajn deklarojn kaj dokumentojn pri certigo de tutmonda nutraĵa sekureco, internacia energisekureco, traktado de klimata ŝanĝiĝo kaj konservo de sekura, stabila kaj diversigita provizĉeno.

La deklaracio diris, ke la mondo hodiaŭ spertas tutmondajn ŝanĝiĝojn kaj eniris novan periodon de rapida disvolviĝo kaj granda transformiĝo, kun intensigita tendenco al plurpolusa mondo, landoj pli interdependaj, kaj informigo kaj ciferecigo akcelataj.

Ĝi diris, ke samtempe, la nunaj internaciaj defioj kaj minacoj fariĝas pli kompleksaj, la internacia situacio plimalboniĝas, kaj regionaj konfliktoj kaj krizoj daŭre aperas kaj grandiĝas.

La membroŝtatoj respektas la rajton de popoloj de ĉiuj landoj memstare elekti siajn proprajn vojojn de politika, ekonomia kaj socia evoluado. Ili emfazas, ke la principoj de reciproka respekto al suvereneco, sendependeco, teritoria integreco, egaleco kaj reciproka profito, ne-enmiksiĝo en internajn aferojn kaj ne-uzo de forto aŭ minaco per forto estas la bazo por daŭripova disvolviĝo de internaciaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree