Astronaŭtoj, aŭ tajkonaŭtoj de la ĉina kosmoŝipo Shenzhou-14, komencis siajn duajn eksterveturilajn agadojn sabate, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo.
Cai Xuzhe, la tajkonaŭto, kiu restis en la kerna modulo por subteno dum la lastaj eksterveturilaj agadoj, malfermis la aerkluzan ĉambreton de la laboratoria modulo Wentian de la ĉina kosmostacio je 1:35 posttagmeze laŭ pekina tempo. Li nun estas helpata de la malgranda robotbrako.
Pasis malpli ol tri semajnoj de post la unuaj eksterveturilaj agadoj faritaj de la ŝipanaro la 1an de septembro.
La ŝipanaro, ofte nomata kiel "la plej okupata ŝipanaro de Shenzhou ĝis nun", laboras pri diversaj taskoj ekde septembro. Ili komencis sin prepari por pli kaj pli kompleksaj agadoj preskaŭ tuj post siaj unuaj eksterveturilaj agadoj.