Ĉinio okazigis ceremonion memore al 91a datreveno de Evento de la 18-a de Septembro 1931
Ĝoja Publikigita: 2022-09-18 15:13:55

Hodiaŭ (la 18-a de septembro) markis la 91-an datrevenon de Evento de la 18-a de Septembro 1931. Tiutage en la jaro 1931, japanaj trupoj detruis per bomboj la sekcion de sud-manĉuria fervojo sub ilia regado en Shenyang, la ĉefurbo de la nordorienta ĉina provinco Liaoning kaj kulpigis Ĉinion pri la detruo. Ili uzis tion kiel pretekston por invado al Shenyang kaj la tuta regiono. La evento markis la komencon de la Ĉina Popola Kontraŭjapana Rezistmilito kaj malfermis la prologon de la monda kontraŭfaŝisma milito.

Hodiaŭa memora ceremonio estas organizita en Shenyang por pagi tributon da salutoj al viktimoj kaj martiroj, kiuj oferis siajn vivojn en la 14-jara milito.

Memora ceremonio por la 91-a datreveno de la Evento de la 18-a de Septembro 1931 en Shenyang, nordorienta ĉina provinco Liaoning./CGTN

 

La relikvoj de Beidaying-garnizono en Shenyang, nordorienta ĉina provinco Liaoning. / CGTN

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree