ŜKO sin tenanta je “Ŝanhaja Spirito” injektas pozitivan energion en pacon kaj prosperon de mondo
Yu Publikigita: 2022-09-18 15:06:26

"En la pasinteco, ni atingis grandan sukceson en praktikado de la 'Ŝanhaja Spirito'. En la estonteco, ni plu sin tenos je la 'Ŝanhaja Spirito'." La 16an de septembro laŭ la loka tempo ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon dum la 22a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Li resumis 5 punktojn de sperto en la kreskado de la organizo, atentigante, ke la "Ŝanhaja Spirito" ĉiam estas la vigleco de la ŜKO, kaj ĝi estas ankaŭ la fundamenta observo, kiu devas esti daŭrigita dum longa tempo. Li prezentis 5 sugestojn pri konstruado de pli strikta komunumo kun homuna estonteco por la ŜKO.

Post la 21-jara disvolviĝo, la ŜKO fariĝis la plej granda kaj plej popolriĉa regiona kunlabora organizo de la mondo. Ĉi-jare ĝi akceptis kelkajn landojn kiel membroŝtatojn kaj dialogajn partnerojn, kaj ĝia "amikaro" grandiĝis. Kio estas la kialo de ĝia sukceso? La solvo povas esti trovita en la 5 punktoj de sperto resumitaj de prezidanto Xi.

Kiel fondmembrŝtato de la ŜKO, Ĉinio proponis solvojn kaj faris agadojn por la stabila kaj longdaŭra disvolviĝo de la ŜKO. En ĉi tiu pintkunveno, Xi substrekis konstruadon de pli strikta komunumo kun komuna estonteco por la ŜKO, emfazante la bezonon pliigi reciprokan subtenon, vastigi sekurecan kunlaboron, profundigi praktikan kunlaboron, plifortigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn kaj sekvi multflankismon, kaj proponis serion da konkretaj rimedoj. Tiuj sugestoj kaj agadoj fokusiĝantaj al paco kaj evoluado desegnis vojmapon por la antaŭeniro de la ŜKO.

Menciinde estas, ke la Samarkanda Deklaracio publikigita en la pintkunveno inkluzivas la enhavon de la Tutmonda Sekureca Iniciato proponita de Ĉinio, kaj ankaŭ reflektas la spiriton de la Tutmonda Disvolva Iniciato proponita de Ĉinio. Membroŝtatoj de la ŜKO reasertas sian subtenon al la iniciato Zono kaj Vojo, kio sufiĉe montras, ke la proponoj de Ĉinio konformas al la komunaj zorgoj kaj interesoj de membroŝtatoj de la ŜKO. Mahmoud Hassan Khan, direktoro de la Centro por Sud-Aziaj kaj Internaciaj Studoj en Islamabado, Pakistano, diris, ke la koncepto de prezidanto Xi pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro kaj ankaŭ la Tutmonda Disvolva Iniciato kaj Tutmonda Sekureca Iniciato helpos plifortigi la koherecon de la ŜKO.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree