Produktoj de Nov-Zelando kaj Vanuatuo senditaj al Ĉinio por importfoiro
Yu Publikigita: 2022-09-18 15:26:10

Ŝipveturiga kontenero ŝarĝita per produktoj de Nov-Zelando kaj pacifika insul-lando Vanuatuo forlasis havenon de Tauranga, la plej grandan havenon en Nov-Zelando, sabate, por la kvina Ĉina Internacia Importa Ekspozicio 2022 okazonta en Ŝanhajo de la 5a ĝis la 10a de novembro. 

Pli ol 200 kompanioj el Nov-Zelando partoprenis en la antaŭaj kvar sesioj de la ekspozicio en Ĉinio, kiu estas la plej granda komerca partnero de Nov-Zelando ĝis nun.

Chen Zhiyang, ekonomia kaj komerca konsilisto havanta rangon de sendito en la ĉina ambasadorejo en Nov-Zelando, diris, ke Ĉinio instigas pli multajn novzelandajn kompaniojn kapti la komercajn ŝancojn prezentitajn de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

"La Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas tre grava okazaĵo en la pordmalfermo de Ĉinio. Ĝi estas mondklasa forumo pri kunlaboro kaj bonega ŝanco por novigo kaj esploro de merkataj potencialoj," Chen diris al la novaĵ-agentejo Xinhua.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree