Ĉinaj astronaŭtoj de Shenzhou-14 finis eksterveturilajn agadojn
Yu Publikigita: 2022-09-18 15:35:36

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo diris sabate, ke astronaŭtoj de la ĉina kosmoŝipo Shenzhou-14 finis siajn eksterveturilajn agadojn.

Je 1:35 posttagmeze (pekina tempo), Cai Xuzhe malfermis la lukon de la aerkluza ĉambreto de Wentian. Je 3:33 posttagmeze, kaj Cai kaj Chen Dong estis ekstere.

La duopo revenis al la laboratoria modulo je 5:47 posttagmeze post ĉirkaŭ kvin horoj da eksterveturilaj agadoj, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo, kiu deklaris la mision komplete sukcesa.

Dum la eksterveturilaj agadoj, astronaŭto Liu Yang estis en la kerna modulo por apogi siajn kolegojn.

Ili finis serion da taskoj, inkluzive de la instalado de eksterveturilaj asistaj teniloj kaj la plilongigita pumpilaro de la ŝarĝcirkvitoj. Ili ankaŭ kontrolis la eksterveturilan savkapablon.

La eksterveturilaj agadoj plue ekzamenis la kunordigan kapablon de astronaŭtoj kaj la malgranda mekanika brako, kaj kontrolis la funkcian efikecon de la aerkluza ĉambreto de Wentian kaj subtenaj instalaĵoj por eksterveturilaj agadoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree