Wang Yi telefone konversaciis kun diplomatia konsilisto de franca prezidento
Yu Publikigita: 2022-09-18 15:30:12

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sabate telefone konversaciis kun Emmanuel Bonne, diplomatia konsilisto de franca prezidento Emmanuel Macron.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Francio ambaŭ estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj respondecaj gravaj landoj, kaj ke konservi la stabilan kaj glatan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj konformas al la interesoj de ambaŭ flankoj kaj favoras pacon kaj stabilecon de la mondo. Li diris, ke la lastatempa strategia dialogo kaj ekonomia kaj financa dialogo inter Ĉinio kaj Francio akiris pozitivajn rezultojn, kaj la du flankoj atingis plenan konsenton pri venontaj kunlaboraj prioritatoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas konservi altnivelajn interŝanĝojn kun Francio, plifortigi strategian komunikadon, injekti fortan impulson en disvolvadon de duflankaj rilatoj kaj kune trakti tutmondajn defiojn.

Bonne diris, ke Francio donas grandan gravecon al disvolvado de bonaj franca-ĉinaj rilatoj. Fronte al la nuna kompleksa kaj nestabila internacia situacio, Francio volas konservi striktajn altnivelajn interŝanĝojn kun Ĉinio, plifortigi dialogon pri gravaj demandoj koncernantaj tutmondajn sekurecon kaj stabilecon, montri aktivan estrivon kaj ludi gravan rolon por fini militojn kaj antaŭenigi pacon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree