Martiroj mortigitaj en Milito por Rezisto al Usona Agreso kaj Helpo al Koreio estis entombigitaj en Shenyang
Yu Publikigita: 2022-09-18 15:22:05

La restaĵoj de 88 ĉinaj soldatoj mortigitaj en la Milito por Rezisto al Usona Agreso kaj Helpo al Koreio (1950 – 1953) estis entombigitaj sabate en tombejo en Shenyang, ĉefurbo de la ĉina nordorienta provinco Liaoning.

La restaĵoj de la mortigitaj soldatoj revenis al Ĉinio el la Korea Respubliko vendrede. Tio estis la naŭa tia repatrujigo ekde 2014, post la transdona interkonsento subskribita inter la landoj.

La entombiga ceremonio komenciĝis en la tombejo de martiroj de la Ĉinaj Popolaj Volontuloj en Shenyang je la 10a horo matene. Milita fanfaro ludis, kiam la ceremonio komenciĝis. Honoraj gvardianoj portantaj la ĉerkojn de la martiroj eniris la tombejon sub la eskortado de soldatoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo dum la nacia himno estis ludata.

Antaŭ pli ol 70 jaroj, la Ĉinaj Popolaj Volontuloj transiris Yalu-riveron kaj batalis kune kun la armeo de la Korea Demokratia Popola Respubliko kontraŭ la armeo de la Korea Respubliko kaj UN-trupoj gvidataj de Usono. Ili fine gajnis la Militon por Rezisto al Usona Agreso kaj Helpo al Koreio en 1953.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree