Irana Prezidento: Usono estas nefidinda
Lucia Publikigita: 2022-09-19 19:25:35

Irana prezidento Ebrahim Raisi, kiu, antaŭ ol iri al Novjorko por ĉeesti la Ĝeneralan Asembleon de UN, estis intervjuata de usonaj amaskomunikiloj, ripetis, ke devas ekzisti garantia mekanismo por certigi, ke Usono ne unuflanke denove retiriĝos de la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea problemo, alie Irano ne povos serioze pripensi rekomenci sian plenumon de promesoj.

Raisi diris, ke ĉar Usono unuflanke rompis la interkonsenton, "vortaj promesoj nun estas sensencaj", kaj “ni ne povas fidi usonanojn post kiam ni vidis ilian pasintecon. Sen garantioj, fido estas neebla.”

Dum la regperiodo de Trump, Usono unuflanke retiriĝis de la irana nuklea interkonsento en majo 2018 kaj fortigis sankciojn kontraŭ Irano.

Irano ĉiam emfazis, ke Usono ne plu rajtas "retiriĝi kiam ĝi volas"; nun la usona prezidento Joe Biden rifuzas doni devigajn garantiojn, ĉar Usono opinias, ke la irana nuklea interkonsento ne estas laŭleĝa traktato.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree