Mahmoud Abuharb: Ĉinio kulturis min kaj mi volas repagi Ĉinion
Ĝoja Publikigita: 2022-09-19 09:47:57

Kontrolo al malsanulaj ĉambroj, registro de historio de malsano, laboro en ambulatorio, operacio ktp.., jen la okupataj laboroj plenigas labortagojn de junulo Mahmoud Abuharb. Abuharb doktoriĝis pri klinika medicino de kardiovaskula kirurgio kaj nun faras kuracan praktikadon en hospitalo Anzhen de Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio. Ĉio originis de lia decido lerni en Ĉinio antaŭ dek jaroj. Abuharb diris, "Veni al Ĉinio estas la ĝusta decido. Ĉinio kulturis min kaj mi realigas mian revon. Ĉiam mi dankas Ĉinion."

Abuharb, 30-jara, naskiĝis en Amano, la ĉefurbo de Jordanio. En infaneco li estis tre malforta kaj ofte malsaniĝis, tial li havas la revon fariĝi lerta kuracisto. Por realigi la revon li kaj laboradis kaj lernadis. Diplomiĝinte el altmezlernejo, li, pro rimarkindaj atingoj de ekzameno, gajnis la oportunon lerni en Ĉinio, tial komenciĝis lia lernado en Ĉinio. Kaj Nanchang-Universitato estas lia unua stacio en Ĉinio.

Por Abuharb komence ĉio estis nekonata: nova medio, nova amiko, nova kulturo…, sed ĉio estas pli bona ol lia imago. Li diris, "Ĉinio estas sekura kaj ĉinoj pacemaj kaj amikaj. La ĉina kulturo estas aparte granda kaj profunda, kaj ĉina ekonomio disvolviĝas pli kaj pli bone. La ĉina medio tre taŭgas al lernado por alilandaj lernantoj. Alveninte mi trovis, ke Ĉinio estas pli bona ol mia imago."

Por rapide alkultimiĝi al la ĉina medio, Abuharb diligente lernis la ĉinan lingvon, kaj rapide li sukcesis en HSK (Hanyu Shuiping Kaoshi ), la ekzameno de ĉinlingva nivelo. Liajn klopodojn vidis ĉinaj instruistoj, ili gvidis lin fari operacion man-en-mane, persone instruis al li sciojn kaj spertojn kaj kontinue kuraĝigis lin. Tial en Ĉinio vigle kreskas la semo pri savado de homoj per medicino, kiun Abuharb ekhavis en tre juna aĝo.

Diplomiĝinta en Nanchang-Universitato, Abuharb magistriĝis en Dalian-a Medicina Universitato. Nun li lernas en la fako de klinika medicino de kardiovaskula kirurgio de la Ĉefurba Medicina Universitato por doktoreco en Pekino. De komenca lernado por bakalaŭreco al magistreco ĝis nun por doktoreco, multiĝis profesiaj scioj, kiujn Abuharb komprenas, dum ĉiutage ĝisdatiĝis ĉinaj kuracaj teknikoj kaj altiĝis kapabloj, kvalitoj kaj niveloj de kuracado. Abuharb sentis, ke la ĉina medicino disvolviĝas tre rapide kaj pliboniĝas jaron post jaro. Li diris, "Por antaŭaj multaj seriozaj kazoj nepre necesis kardiotomio, nun estas elektebla minimuma-vunda endoskopia kirurgio kun eta vundo. Cetere, per robotoj oni povas fari kardian kirurgion. La hospitalo Anzhen estas la monde plej granda kardia centro, kaj ĉi tie estas granda nombro da operacioj kaj granda nombro da pacientoj. Ankaŭ fakuloj ĉi tie eminentas, kaj ili instruas al ni novajn sciojn tuj post ricevinte la sciojn."

Abuharb diris, ke Ĉinio donis al li tiel bonajn oportunojn kaj mediojn, kaj li ĉiam pensas pri repago al la lando. Kiam eksplodis KOVIM-19 en la urbo Wuhan komence de la jaro 2020, Abuharb kun amikoj klopode kolektis kaj sendis amason da kontraŭepidemiaj varoj el Jordanio al Ĉinio. Li diris, "Mi kaj amikoj de arabaj landoj havas grupeton sur apo Wechat, ni ĉiuj donacis monon kaj per la mono aĉetis maskojn kaj aliajn materialojn en Jordanio, kaj poste sendis ilin al Wuhan. Laŭ mi, ĉu fremdlanoj, ĉu ĉinoj, ni estas samaj."

Fariĝi elstara kuracisto ne estas facile, sed Abuharb strebas al la celo. Li diris, ke pro Ĉinio li fariĝis la nuna memo kaj la lando ĝuste estas lia dua hejmloko. Parolante pri estonteco, li diris, ke lernado estas senlima, kaj li restos en Ĉinio kaj plue lernos por vere realigi la revon de "savado per medicino".


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree