Wang Qishan, speciala sendito de Xi, ĉeestis la enterigon de la brita reĝino Elizabeth II
Xiong Publikigita: 2022-09-20 20:28:25

Invitite de la brita registaro, Wang Qishan, speciala sendito de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj vicprezidanto de Ĉinio, ĉeestis la enterigon de la brita reĝino Elizabeth II.

Posttagmeze de la 18a de septembro, laŭ la loka tempo, Wang iris al la Ĉambroj de la Parlamento kaj tie diris lastan adiaŭ al la restaĵoj de la reĝino. Antaŭtagmeze de la 19a de septembro Wang kaj diverslandaj ŝtatestroj, membroj de la reĝa familio, registaraj reprezentantoj, kune ĉeestis la nacian funebradon de la reĝino en la kastelo Balmoral.

Wang diris, ke kiam Britio funebras kun granda malĝojego, la prezidanto Xi Jinping sendis lin, kiel sian specialan senditon, al Londono por ĉeesti la enterigon de la reĝino, kaj tio spegulas la senton de amikeco de la prezidanto Xi Jinping kaj la ĉinaj registaro kaj popolo al la britaj reĝa familio, registaro kaj popolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree