La 19an de septembro laŭ la loka tempo, kiam la turka prezidento Erdogan estis intervjuata de usona amaskomunikilo, li diris, ke Rusio kaj Ukrainio atingis interkonsenton por interŝanĝi 200 ostaĝojn, kaj “tio estas bona rezulto.”
Erdogan diris, ke li ĉiam tenas komunikadon kun la rusa prezidento Putin kaj la ukraina prezidento Zelenskyy kaj faras penon ke inter la dulandaj gvidantoj okazu interparolado. Kvankam sen sukceso, tamen li ne forlasas sian penadon.
Turkio oferis multe da klopodoj por malfermi la “koridoron de greno” sur la Nigra Maro, kaj nun la kvanto de la agrikulturaj produktaĵoj de Ukrainio, eksportitaj tra la “koridoro de preno”, jam superis 3 milionojn da tunoj, kion la turka prezidento asertis. Erdogan emfazis, ke same gravas helpe transporti rusajn produktaĵojn en la mondajn merkatojn.