Wang Yi renkontiĝis kun nikaragva ministro pri eksterlandaj aferoj
Lucia Publikigita: 2022-09-20 12:37:32

Marde ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia nikaragva paralelulo Denis Moncada flanke de la ĝenerala debato de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

Ambaŭ flankoj konsentis preni la unuan datrevenon de la rekomenco de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nikaragvo kiel ŝancon por puŝi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Wang diris, ke ekde la rekomenco de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en decembro de la pasinta jaro, prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Daniel Ortega faris grandiozan planon por dulandaj rilatoj.

La rilato inter la du landoj rapide disvolviĝis kaj atingis pezan "fruan rikolton". Faktoj pruvis, ke la rekomenco de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nikaragvo estas en la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj.

La du flankoj subskribis la aranĝon pri "frua rikolto" de la liberkomerca interkonsento kaj komencis intertraktadon pri ampleksa liberkomerca interkonsento kaj antaŭĝojas atingi interkonsenton kiel eble plej baldaŭ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree