La vilaĝo Dongguan situas en urbo Tengchong de la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estis nepra loko sur la suda parto de la Silka Vojo al la norda Birmo kaj Barato. La historio de la vilaĝo estas longa, kulturo estas profunda, kaj amaso de malnovaj konstruaĵoj estas konservitaj komplete. Ĝi prosperis komerce en la fino de la Ming-dinastio kaj la komenco de la Qing-dinastio.